2018/07/22

Tri kaŭzoj, kial ne uzi "ĉipa" en la senco de "malmultekosta", "etkosta"

1e: Ekzistas jam logika Esperanta vorto por la intencata senco.
"Malmultekosta" vere estas longa, "etkosta" sufiĉe bona. Mi preferas ĉi-lastan.
2e: "Ĉipa" en tiu senco tute ne estas internacia, nur angla.
3e: Ja ekzistas la multe pli internacia vorto "ĉipo" - signifanta elektronikan elementon. Do "ĉipa tekniko" estus kio?

Laŭdire la misa "ĉipa" estas tre kutima en kelkaj rondoj. Ofta uzo tamen ne ĉiam estas bona ekskuzo. Cetere, taŭga alternativo por "multekosta" estas kostega.

2018/07/16

Saluton al la mondo! Ekestas mia blogo la 16-an de julio 2018

Bonan tempon, karaj gelegantoj! Jen mia blogaĉo en kaj fojfoje pri Esperanto - sed ne nur! Kiaĵojn do mi skribos? Bedaŭrinde pro mia necerta stato mi nenion povas promesi.

Viaj komentoj, demandoj aŭ sugestoj estu bonvenaj! Ĝis!